Misinterpretoj pri statistikoj kaŭzas miskonkludojn pri Xinjiang

| 2021-05-19
Bookmark and Share

Komence de majo, ĉina registaro komencis liveri datumojn de la pasintjara censo. Mi mem respondis demandaron de la censo pasintjare, kaj miris pri tio, ke Ĉinio sukcesis realigi ĝin malgraŭ la pandemio. En Brazilo censo same devus okazi pasintjare, sed ne okazis pro la pandemio.


Flago de Ĉinio ĉe stratangulo de Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang


Datumoj de la censo estas gravegaj por planado de politikoj pri disvolvado de la lando, fare de la registaro, kaj ankaŭ por decidoj de firmaoj, pro tio tiuj datumoj nepre devas esti publikaj kaj fidindaj. Homoj kiuj asertas, ke registaraj statistikoj aŭ datumoj de censo ne kongruas kun la vero, havas limigitan komprenon pri la kompleksa aro da efikoj kiujn ili havas.


Sed antaŭ ol komenti pri statistikoj, mi volas substreki du punktojn de la politiko de Ĉinio pri etnoj. La unua temas pri lingvoj: la ĉina estas la oficiala lingvo de la tuta lando, sed en ĉiu regiono kie iu etno estas aparte multnombra, ĝia etna lingvo estas oficiala, kune kun la ĉina, kaj tiu etna lingvo estas oficiale uzata kaj instruata en lernejoj.


En Xinjiang la ujgura lingvo estas oficiala, kune kun la ĉina


Dua estas vaste konata eksterlande la unuinfana politiko, kiu ekzistis en Ĉinio dum jardeko por malrapidigi troan populacian kreskon, sed detaloj pri ĝi estas malpli konataj ekster Ĉinio, inter ili la fakto, ke tiu politiko neniam estis aplikata al etnaj malplimultoj, kies populacio vigle kreskis dum la lastaj jardekoj. Datumoj de la lasta censo montras, ke 91.1% de la ĉinoj apartenas al Han-etno, kiu kreskis je 4.9% kompare kun la antaŭa censo. En tiu sama periodo, populacio de aliaj etnoj de Ĉinio kreskis je 10.3%. Alivorte, daŭre kreskas la proporcio de etnaj malplimultoj en la ĉina loĝantaro, kaj laŭ mi tio rezultas ĉefe de politikoj de la ĉina registaro kun la celo konservi la etnan diversecon de la lando.


Rilate al la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, ĝia loĝantaro, laŭ la censo, estis 25.9 milionoj da homoj pasintjare, kresko je 2.5% kompare kun la antaŭa jaro kaj 18.3% rilate al 2010. Kompletaj informoj de la censo pri etnoj en Ĉinio estos liveritaj en la sekvaj semajnoj, sed datumoj de la Xinjiang-a registaro montras, ke de 2010 ĝis 2018, la populacio de etnaj malplimultoj en la regiono kreskis de 12.99 milionoj al pli ol 15.86 milionoj da homoj. Ujguro estas la etno kies nombro plej multe kreskis en Xinjiang en tiu periodo: en 2010 estis 10.17 milionoj da homoj, kaj 12.72 milionoj en 2018.

Vendejo de ujgura familio kiu forlasis malriĉecon per programo de loka registaro


Alia temo pridiskutinda tiurilate estas la malkresko de fekundindico en Xinjiang. Tio estas tutmonda fenomeno kaj egale tuŝas homojn el malsamaj etnoj. Pri tiu temo Li Xiaoxia, speciala esploristo de la Xinjiang-a Disvolva Esplor-centro, klarigis en raporto publikigita en januaro, ke la ĉefa kialo malantaŭ tiu malpliiĝo estas ŝanĝo de pensmaniero pri geedzeco kaj nasko de beboj, kaŭzita de la socia disvolviĝo kaj progreso kaj efektivigo de politikoj pri familia planado.


Zhou Weiping, spertulo de la Instituto de Ĉinaj Limregionoj sub la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, kiu esploras pri loĝantaro de Xinjiang, diris, ke Ĉinio delonge alprenas favorajn politikojn por etnaj malplimultoj, sed pro la socia disvolviĝo kaj pliiĝo de edukaj atingoj, homoj el tiuj etnoj komencis elekti havi malpli da infanoj por plibonigi la kvaliton de la familia vivo, kaj virinoj komencis memvole uzi kontraŭkoncipajn rimedojn.


Lernanto praktikas kaligrafion en elementlernejo de la urbo Kuqa, Xinjiang, kie ili ricevas plurlingvan edukadon.


La klarigoj de Zhou Weiping kaj Li Xiaoxia ne diferencas de tiuj uzataj de alilandaj fakuloj por klarigi la kialojn de malpliiĝoj de fekundindicoj en aliaj lokoj de la mondo, kaj datumoj de la tuta mondo ankaŭ evidentigas, ke ju pli riĉa kaj disvolviĝinta iu lando aŭ regiono estas, des pli malalta fekundindico de tiu lando. Sekve, fekundindico en Xinjiang spegulas kaj atestas la disvolviĝon de la regiono, kiun mi propraokule povis konstati dum mia vizito al tiu regiono pasintjare.


Fraŭlino Adilai, ujgura entreprenanto kiun mi intervjuis pasintjare, estas bona ekzemplo de tio: 26-jara, ŝi ankoraŭ ne edziniĝis nek naskis infanon, ĉar ŝi elektis unue studi en universitato kaj sekve investi en sia kariero. Tia estas la realo de plejparto de la nuna ĉina junularo, kaj en multaj aliaj landoj estas same.


Fraŭlino Adilai studis modon en Pekino kaj nun dungas lokajn virinojn en sia firmao.


Tio ankaŭ atestas, ke ĉinoj havas aliron al bonkvalita edukado kaj multaj elektebloj pri kariero. Naskiĝinta en Brazilo en la 1980-aj jaroj, mi de infaneco kunvivis kaj kun mezklasanoj kiuj havis la oportunon studi en bonaj lernejoj kaj universitatoj, kaj kun malriĉaj homoj kiuj ofte havis neniun alternativon krom frua geedziĝo, aŭ frue gravediĝis pro manko de scioj pri familia planado.


Konstati ke Xinjiang disvolviĝas estas ĝojiga afero, kaj mi esperas, ke la pluraj iniciatoj de Ĉinio por ĝia disvolviĝo, inkluzive de la Ĉin-Eŭropa Ekspresa Fervojo, kiun mi venontsemajne vizitos kaj priraportos, kontribuos por doni oportunojn kaj altkvalitan vivon al la popolo de Xinjiang.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments