El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

La ĉina projekto sud-norda akvotransigo

| 2021-05-18
Bookmark and Share


La Projekto sud-norda akvotransigo estas infrastrukturo en Ĉinio kaj la plej granda projekto pri akvotransigo en la mondo. Ĝis nun la orientaj kaj centraj linioj de la projekto transdonis entute pli ol 43 miliardojn da kubmetroj da akvo de Jangzio al la nordo, profitigante 42 grandajn kaj mezgrandajn urbojn kaj 140 milionojn da homoj.



Jen la enirejo de la kanalo Taocha. Jen "krano" sur la centra linio de la projekto por transdoni akvon norden. La akvo de la rivero Hanjiang en suda Ĉinio fluas de ĉi tie al la nordo kaj multe mildigas la problemon pri akvomalabundo en la provincoj Henan kaj Hebei, kaj ankaŭ en la urboj Pekino kaj Tianjin.



La boatoj albordiĝas ĉe la moleo. En la akvorezervujo Danjiangkou oni malpermesis fiŝkaptadon ekde ĉi tiu jaro por protekti la medion en la grava akvofonto.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments