Tradicia mongola kulturo instruata en ĉinaj lernejoj

| 2021-05-17
Bookmark and Share

En la Unua Bazlernejo, situanta ĉe la Horqin-a Front-dekstra Flago de Hingganmeng en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio de norda Ĉinio, plej multaj lernantoj estas etne mongolaj. Ili surhavas siajn etnajn kostumojn kaj aktive partoprenas en kulturaj klasoj pri la tradicia mongola kulturo, inkluzive de klasoj pri mongola brodarto, ludado de ĉevalkapa violono, luktoarto, kaligrafio kaj cervoŝako. Ĉi tiujn klasojn instruas instruistoj de la lernejo laŭ siaj propraj konoj kaj spertoj pri tiuj temoj kaj la bezonoj de la lernantoj. Antaŭenigi la tradician mongolan kulturon delonge estas celo de la lokaj edukaj aŭtoritatoj, kaj tiaj aktivaĵoj tre plaĉas al la lernantoj.







Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments