【E-radio】Bonega rezulto de brazila urbeto inokulita per ĉina vakcino

| 2021-05-14
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Cent milionoj da papilioj flugos en Yunnan
– Bonega rezulto de brazila urbeto inokulita per ĉina vakcino
– Lecionoj pri preventado kaj mildigo de katastrofo
– Ĉinio havas kolegion pri karbona neŭtraligo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Cent milionoj da papilioj flugos en Yunnan


Ĉimonate, en la densa arbaro de Jinping-gubernio sub Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, cent milionoj da papilioj flugos ĉielen. Tio estas la plej grandioza ekologia mirindaĵo de papilioj en tiu ĉi regiono en dek jaroj. Ĉi-jare la nombro de papilioj atingos 150 milionojn.


– Bonega rezulto de brazila urbeto inokulita per ĉina vakcino


Serrana, urbeto kun 45 mil loĝantoj en sudorienta Brazilo, faras eksperimenton ekde februaro: kiel eble plej multe doni senpagan vakcinadon per la ĉina vakcino Sinovac al lokanoj. La rezulto estas klara: pandemio estas daŭre grava problemo en Brazilo, tamen en Serrana la nombro de infektitoj kaj mortintoj pro KOVIM-19 grandskale reduktiĝas kaj la vivo renormaliĝas.


– Lecionoj pri preventado kaj mildigo de katastrofo


Okaze de la 13-a Nacia Tago pri Preventado kaj Mildigo de Katastrofo, ĉinaj mezaj kaj elementaj lernejoj kaj infanĝardenoj okazigis rilatajn lecionojn. Lernantoj kaj instruistoj lernis, teorie kaj praktike, kiel sin protekti kaj evakui konstruaĵon dum katastrofo.


Ĉinio havas kolegion pri karbona neŭtraligo


La 9-an de majo, estis starigita en Shaanxi-provinco de Ĉinio la unua esplor-kolegio por trejni fakulojn pri karbona neŭtraligo. En sia libro Regado de Ĉinio(Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke verda disvolviĝo postulas ŝanĝon en ekonomia strukturo kaj energifontaro, kaj ke Ĉinio kuraĝigas simplan, verdan kaj malalt-karbon-ellasigan vivstilon.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments