El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

1 291 bushaltejoj en ses tagoj por vojaĝo de Ŝanhajo al Pekino

| 2021-05-14
Bookmark and Share


De Ŝanhajo al Pekino la fervojo distancas 1 318 kilometrojn. Tang, studento el iu ŝanhaja universitato, per buso plenumis la vojaĝon. En la ferioj de la Tago de Laboristoj, li vojaĝis ses tagojn kovrante la distancon de 1 810 kilometroj tra 1 292 bushaltejoj. La kosto de busoj estis 381 juanoj (= 59 usonaj dolaroj).




Li diris, ke li ĉefe veturis per buso, sed mankas publika transporto en kelkaj lokoj, do li prenis taksion por ŝpari tempon. Tra la fenestroj, li vidis diversajn scenojn.




Pri lia vojaĝo, multaj retumantoj montris "ŝaton". Ili diris, ke la vojaĝo estas interesa, kaj oni povas kunfandiĝi kun la loka vivo. Tang faris tion, kion multaj homoj volas fari sed ne faris.




En iuj lokoj li vidis, ke la busoj havas nur unu pasaĝeron aǔ neniun pasaĝeron, sed la busoj laǔplane funkcias.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments