El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Flor-ekspozicio en Ŝanhajo

| 2021-05-14
Bookmark and Share

La 21-an de majo komenciĝos la 10-a Ĉina Flor-ekspozicio en la insulo Chongming, Ŝanhajo. La ĉefa enirejo estas ornamita de du "arboj". Enirinte la ekspozician ĝardenon, oni povas vidi florojn, arbojn, lagojn kaj gazonojn. La insulo Chongming fariĝos maro de floroj.



La Tria-havena Kompanio sub la Ĉina Grupo de Komunikado kaj Konstruado entreprenis konstruadon de ekologia akvosistemo, tri ĉefaj pavilonoj kaj pejzaĝoj, kiuj konsistigas 80% da la totala investo al la ekspozicio. La esplorteamo de la kompanio el naŭ membroj kun averaĝa aĝo de 28 jaroj rompis multajn teknikajn problemojn kaj certigas, ke la evento okazos laŭplane.



La du "arboj" ĉe la ĉefa enirejo estas okulfrapaj kaj mediamikaj. Ili povas kolekti pluvakvon en du kaŝitajn buklo-formajn fosaĵojn ĉe la "radikoj". La pluvakv-kolekta sistemo disinfektas la reciklitan pluvakvon kaj la pluvakv-recikla sistemo ĉe la fundo de la ĉefa enirejo povas transdoni, stoki kaj purigi reciklitan pluvakvon por akvumado kaj purigado de la placo. Helpe de la tekniko pri tridimensia holografia bildigo, la pordego de la ĉefa enirejo povas prezenti bildojn de floroj, kaj la nokta itinero komenciĝos tie.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments