El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping inspektis grandegan akvokondukan projekton

| 2021-05-14
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 13a de majo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, iris al la gubernio Xichuan, kie li inspektis la kapon de la kanalo Taocha, la akvorezervejon Danjiangkou kaj la vilaĝon Zouzhuang.


Li aŭskultis informojn pri mastrumado kaj funkciado de la meza parto de la projekto pri kondukado de akvo de sudo al nordo, kaj la ekologia konservado de lokaj akvofontoj.


Li ankaŭ eksciis pri reloĝigo de homoj translokigitaj pro la projekto, disvolvado de specialaj industrioj kaj pliiĝo de enspezoj de tiuj translokigitaj homoj.


Dum la inspekto, li haltis ĉe tritika kampo por kontroli kreskadon de kultivaĵoj kaj informiĝi pri progreso de somera gren-produktado.




Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments