El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Tradicia tolo de Chongqing

| 2021-05-14
Bookmark and Share

En Rongchang-distrikto de Chongqing en Ĉinio ekzistas herb-tola urbeto. Ĝi estas programo, kiu celas antaŭenigi la sciencan esploradon kaj disvolvadon, diskonigon kaj spertadon pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ĝi situas ĉe la rivero Laixi kaj okupas la areon de pli ol ses hektaroj kun 24 kvarangulaj kortoj konstruitaj laŭ la stilo de la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911).


Ventumiloj el tolo farita de loka herbo: nemateria kultura heredaĵo de Rongchang


Por konservado kaj heredado de la loka nemateria kultura heredaĵo, la urbeto fondis kaj evoluigas nacinivelan tradician metiejon kaj platformon por publikaj servoj pri esplorado kaj testado de tolaĵoj, kaj atingis rimarkindajn rezultojn pri bio-gumumado kaj plant-tinkturado.


Folioj de la planto, el kiu oni faras tolon


Sed kio estas la nemateria kultura heredaĵo de tiu urbeto? Ĝi estas tradicia tolo farita el loka herbo. Ĉirkaŭ tiu heredaĵo kreiĝis pli ol 30 firmaoj en Chongqing kaj Sichuan pri kulturo kaj kreivo celantaj apliki la teknikon pri herba tolo. La rezulto estas impresa: loka muzeo pri tiu kultura heredaĵo havas du etaĝojn kun vasta aro da produktoj el tiu tolo, de papero ĝis fadeno, de vestaĵoj ĝis ludiloj, de delikataj manartaĵoj ĝis bantukoj kun alta kapablo sorbi akvon. La diverseco de produktoj estas mirinda kaj atestas tion, ke la tradicia kulturo povas esti konservata per modernaj kaj novaj aplikoj.


Oficejo kun objektoj kaj ornamaĵoj faritaj el tolo. Eĉ la komputilo estas kovrita de tolaĵo!


Dum la Ĉina Internacia Import-ekspozicio 2020 en Ŝanhajo, iu alilanda firmao pri medicinaj produktoj prezentis kirurgajn maskojn el fibro de kanabo, kaj poste dum vizito al Yunnan mi malkovris, ke ankaŭ tie ekzistas firmao, kiu priesploras industrian uzon de kanabo por tolo.


Modernaj vestaĵoj, valizoj kaj ornamaĵoj faritaj de la tradicia tolo


Tiu aminda elefanto el tolo estas la tradicia loka manartaĵo.


Tiu drako farita de tolo havas tiom da detaloj, ke ne eblas ne admiri ĝin.


En Chongqing mi malkovris, ke fibroj de aliaj plantoj ankaŭ estas delonge uzataj por fari tolon, kaj la tolaĵoj produktitaj en Rongchang per tiu tradicia loka tekniko estas ja bonkvalitaj: lokanoj donacis al mi ŝtrumpetojn faritajn el tiu tolo kaj mi ilin tre ŝatas, kaj la materialo estas komforta.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments