El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping inspektas ĉinan centran urbon Nanyang

| 2021-05-13
Bookmark and Share


La 12an de majo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis la urbon Nanyang en la ĉina centra provinco Henan. Posttagmeze Xi unue vizitis la memorigejon dediĉitan al Zhang Zhongjing, fama ĉina farmakologo kaj kuracisto de Orienta Han-dinastio (25-220). Xi informiĝis pri la vivo de Zhang kaj liaj kontribuoj al disvolvado de la tradicia ĉina medicino. Sekve Xi iris al la parko pri ĉinaj rozoj kaj loka kompanio pri artemizi-produktoj. Xi inspektis, kiel Nanyang uzas florojn kaj herbojn por disvolvi specialajn industriojn kaj krei pli da laborpostenoj.




Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments