Klopodoj por protekti nordĉinan leopardon

| 2021-05-13
Bookmark and Share

La nordĉina leopardo, ankaŭ konata kiel ĉina leopardo, estas klasifikita kiel unuaklasa lande protektita besto en Ĉinio. Taihang-montaro, kiu trairas Pekinon kaj la provincojn Hebei, Shanxi kaj Henan, estis la natura habitato de la leopardo.


Bestoprotektistoj kontrolas la bildojn kaptitajn de fotilo.


Aldone al sia propra kampara laboro, tiu kamparano regule patrolas la monton por eviti ŝtelĉasadon kaj kontroli fotilojn.


Nordĉina leopardo estas granda rabobesto sur la pinto de la nutra ĉeno en la arbara ekosistemo de norda Ĉinio, kiu grave influas la konsiston, funkcion kaj daŭripovon de biodiverseco en la regiono. Baza ekologia esplorado pri la nordĉina leopardo kaj ĝiaj manĝokutimoj estas gravega por antaŭenigi konservadon de biodiverseco kaj restarigo de ekosistemoj en norda Ĉinio.


Ano de la protekta teamo preparas manĝojn por la savitaj bestoj.


Ĉe aŭtovojo, ŝildo avertas ŝoforojn pri sovaĝaj bestoj.


Kunfondita de grupo de besto-amantoj kaj sciencistoj, la Ĉina Alianco por Konservado de Felisoj (ĈAKF), neregistara primedia organizo por protekti sovaĝajn leopardojn en Ĉinio, esploras kaj protektas ilin de multaj jaroj. En la lastaj jaroj ili ĉefe studis kaj protektis la nordĉinan leopardon kaj la ekosistemon de la areo de la montaro.


Vunditaj sovaĝaj bestoj estas senditaj al la sav-centro por kuracado kaj poste liberigitaj en la naturon.


Kiam oni skanas la dudimensian kodon sur botelo de loka vinagro, bildo de nordĉina leopardo aperas sur la ekrano: lokanoj fieras pri bestoprotekta agado.


La malnova protekt-teamo rezultas de kunlaboro inter la organizo kaj la loka registaro. Ĝi dungis lokajn vilaĝanojn kiel membrojn de la protekt-teamo por patroli kaj kontroli transruĝajn fotilojn sur la protektareo por nordĉina leopardo sur la montaro ĉe la gubernio Heshun en la urbo Jinzhong, Shanxi-provinco.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times

Fotoj: Li Hao/GT




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments