Mil kilogramoj da rizo po-mu-e rikoltitaj en tropika regiono
La 9an de majo en Sanya, suda Ĉinio, oni kalkulis la produktokvanton de superhibrida rizo, kultivita de membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio Yuan Longping kaj lia teamo. Fakuloj elektis tri terpecojn el 3.33-hektara eksperimentejo da hibrida rizo kaj konkludis, ke 1004.83 kilogramoj da rizo estis averaĝe rikoltitaj po-mu-o (1 mu-o = 0.067 hektaro).
Tio estas la unua fojo, ke pli ol 1 000 kilogramoj da rizo averaĝe rikoltiĝis po-mu-e en grandskala kultivado en tropika regiono.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments