El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Aviada mekanikistino en Henan

| 2021-05-11
Bookmark and Share

Liu Qiqi estas 24-jara aviada mekanikistino en la Henan-a filio de la kompanio Sudĉina Aerolinio. Ŝi diplomiĝis el la Universitato de Civila Aviado de Ĉinio en 2019.


Ŝi estas la nura ina mekanikisto en la preskaŭ 200-homa teamo. "Miaj kolegoj zorgas pri mi kaj alkutimiĝis asigni al mi malpezan laboron," Liu diris. Tamen, kiel memfida knabino, Liu ne kontentiĝis kun tia situacio. De ŝanĝado de radoj al anstataŭigo de framo, ŝi multe laboris por akiri rekonon. Iom post iom ŝiaj kolegoj alkutimiĝis al regula laboro kun Liu. Malgraŭ malpli-ol-dujara laborsperto, Liu impresis iujn altrangajn kolegojn pro siaj lerna kaj komprena kapabloj.


Liu opinias, ke maturiĝo rezultas de ŝia entuziasmo pri lernado kaj la klopodo realigi la revon: "Mi interesiĝas pri aviado ekde mia infaneco, kaj estas ĉirkaŭ 100 revuoj pri aviado kaj scienco sur la breto en mia hejmo," Liu diris. "La libroj lumigis min, kaj estas plezuro por mi labori pri io, kion mi ŝategas. Kiel laboristo de la juna generacio, mi ne timas malsukceson nek malfacilojn, kaj mi havas kuraĝon klopodi por realigi mian revon."






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments