Antikva Kultura Strato de Tianjin
La Antikva Kultura Strato, ĉine Guwenhua Jie, situas en la distrikto Nankai de la municipo Tianjin kaj estis oficiale malfermita en 1986. Kvankam esence komerca strato, ĝi allogas vizitantojn, kiuj venas por vidi ĝiajn specialajn arkitekturajn stilojn, admiri ĝiajn klasikajn kulturajn trajtojn, aĉeti tradiciajn metiartaĵojn kaj provi bongustajn lokajn manĝetojn. Ĝi estis unu el la lokoj plej vizitataj de turistoj en Tianjin dum la ferio de la Tago de Laboristoj.

Turistoj promenas en la Antikva Kultura Strato.

Porcelanaĵoj antaŭ manartaĵ-vendejo

Moviĝanta pupo antaŭ vendejo por allogi vizitantojn

Prezentisto sur podio parolas al turistoj.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



