Konfucea Templo de Tianjin

| 2021-05-11
Bookmark and Share

Ankaŭ konata kiel la Konfuce-Templa Muzeo, la Tianjin-a Konfucea Templo estis konstruita antaŭ pli ol 500 jaroj. Ĝia ĉefa konstruaĵo estas bela kaj grandioza. La ĉefaj haloj daŭre funkcias kiel templo, kie homoj esprimas respekton al Konfuceo kaj oferas al li incenson, florojn kaj fruktojn. Kelkaj flankaj konstruaĵoj estis transformitaj en muzeon, kiu rakontas pri la vivo, la verkoj kaj la influo de Konfuceo en la mondo. La Konfucea Templo estas la nura restanta "oficiala" konstruaĵo en Tianjin.


Statuo de Konfuceo en la templo

Drako skulptita sur la planko antaŭ jarcentoj

Unu el la haloj de la Tianjin-a Konfucea Templo

Drako skulptita sur la ŝtuparo, antaŭ la meza pordo de la ĉefa halo, kie troviĝas altaro por Konfuceo

Bestostatuoj sur la flava tegmento de la ĉefa halo


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments