Fremdlandaj amaskomunikiloj raportis pri konstruado de ĉina kosmostacio
Lastmonate la kerna kajuto Tianhe por la ĉina kosmostacio estis sukcese lanĉita kaj enorbitigita, pro tio la internaciaj amaskomunikiloj multe raportis pri la kosmoesplora disvolvado de Ĉinio.
La retejo Rusio Hodiaŭ raportis, ke la kerna kajuto Tianhe transportita de la portoraketo Changzheng-5BY2 estis lanĉita en orbiton, kaj tio estas la unua ĉefa parto de la ĉina kosmostacio.
La Brita Brodkasta Kompanio raportis pri la sendo de Tianhe, disvolvado de la kunhoma spac-programo de Ĉinio kaj ĝia kosmostacio finkonstruota en 2022.
La Franca Novaĵ-agentejo rigardis la lanĉon de la unua kajuto por la ĉina kosmostacio kiel mejloŝtonon por sendi homon al la spaco.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat