El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Ŝanhajo starigas provzonojn por cifereca mono

| 2021-05-08
Bookmark and Share

Ŝanhajo starigis provzonojn por uzo de cifereca juano, reage al la nacia alvoko por pliefikigo de monĝiroj kaj reduktado de transakciaj kostoj.





La prov-programo pri cifereca mono estis antaŭenpuŝita en la komerca areo ĉe Nanjinglu, konata butikstrato proksima al la riverbordo Bund, kie plej multaj podetalaj vendistoj akceptas pagojn per cifereca juano. Raportisto provis tian pagmanieron kaj taksis ĝin tre oportuna.


Ankaŭ kelkaj vendmaŝinoj en centra Ŝanhajo, inkluzive de metrostacioj, akceptas pagon per cifereca juano. Tiuj iniciatoj akcelas popularigon de cifereca mono. Krom Ŝanhajo, ankaŭ multaj aliaj ĉinaj urboj, ekzemple Suzhou, Shenzhen kaj Dalian, prov-uzas ciferecan juanon.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times

Fotoj: Yang Hui/GT




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments