Olimpika torĉo vojaĝis sur historia ŝipo!

| 2021-05-08
Bookmark and Share

La torĉo de la Tokiaj Olimpikoj brulis sur rekonstruita misia ŝipo uzita de japanaj senditoj al Ĉinio antaŭ 1 400 jaroj por celebri la kulturan interŝanĝon inter la du najbaraj orientaziaj landoj. La antikva ŝipo, rekonstruita por la Ŝanhaja Ekspozicio 2010, transportis la olimpikan flamon de la sidejo de la loka registaro al la arbara parko trans la haveno de Nagasako. La unukilometra vojaĝo daŭris ĉirkaŭ 20 minutojn.



Mitsuyoshi Kobayashi, kiu portis la torĉon, diris antaŭ ol eniri la ŝipon, "Mi ne povas ne pensi pri tiuj japanaj senditoj, kiuj ekvojaĝis kun revoj kaj esperoj per ĉi tiu ŝipo al pli vasta mondo. Ankaŭ mi esperas plu antaŭenigi revojn." Simpla ceremonio okazis por la nokta sesio de la torĉa stafetado sen spektantoj.



Kong Xuanyou, ĉina ambasadoro en Japanio, sendis skriban mesaĝon al la evento: "Post 1 300 jaroj, la misia ŝipo portanta la olimpikan flamon atestas novan ĉapitron de amika interŝanĝo inter Japanio kaj Ĉinio."



Nagasaka vicguberniestro Ken Hirata diris, ke la partopreno de la rekonstruita misia ŝipo helpos plifortigi la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio kaj dividi la deziron pri paco kaj amikeco kun homoj tra la tuta mondo.



Oni kredas, ke la 110-tuna ruĝkolora ŝipo, kiu longas ĉirkaŭ 30 metrojn kaj larĝas naŭ metrojn, estas kopio laŭ la skalo 1:1 de la originala ŝipo, konstruita en la 7-a jarcento, uzita de la japanaj senditoj al la dinastio Tang (618-907) de Ĉinio. La transkulturaj interŝanĝoj komenciĝis per kvin misioj inter la jaroj 600 kaj 614, komence de la dinastio Sui (581-618) de Ĉinio, kaj almenaŭ 18 aŭ 19 misioj estis senditaj al Tang-dinastio de la jaro 630 ĝis 894. Japanaj tribunalaj oficialuloj, diplomatoj, erudiciuloj, inĝenieroj, bonzoj kaj komercistoj estis senditaj per tiuj ŝipoj por ekscii pri la ĉinaj kulturo, administrado kaj institucioj.

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments