Ĉina vakcino kontraŭ KOVIM-19 ricevis urĝan aprobon de MOS

| 2021-05-08
Bookmark and Share

La 7-an de majo la Monda Organizo pri Sano (MOS) aprobis la vakcinon kontraŭ KOVIM-19 de la ĉina farmacia kompanio Sinopharm por urĝa uzo.



La vakcino, unu el la du ĉefaj ĉinaj kontraŭkoronvirusaj imunigiloj, jam inokulita al centoj da milionoj da homoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, estas la unua vakcino disvolvita de neokcidenta lando, kiu ricevis tian aprobon de MOS. Ankaŭ estas la unua fojo, ke MOS donis urĝan aprobon al ĉina vakcino kontraŭ infekta malsano.


MOS deklaris, ke ĝi planas venontsemajne decidi pri aprobo al alia ĉina vakcino kontraŭ KOVIM-19, CoronaVac, farita de la kompanio Sinovac Biotech. Teknikaj fakuloj pritraktis tiun temon merkrede.


Arnaud Didierlaurent, prezidanto de la teknika konsilantaro de MOS, diris en la gazetara konferenco: "Ni komencis revizii la raporton de Sinovac. Ni petis pliajn informojn al la fabrikanto, kiujn ni atendas por fari decidon".


Listo de urĝe aprobitaj vakcinoj de MOS signalas al naciaj sanitaraj agentejoj, ke la produkto estas sekura kaj efika, kaj ankaŭ permesas inkluzivi la vakcinon en Covax, tutmonda programo por provizi vakcinojn precipe por malriĉaj landoj, kiuj havas malfacilojn ilin akiri.


"Ĉi tio pligrandigas la liston de vakcinoj aĉeteblaj por Covax, kaj donas al landoj la konfidon por akceli siajn proprajn reguligajn aprobojn kaj importi kaj administri la vakcinon," diris en gazetara konferenco Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS.


Bruce Aylward, altranga konsilisto de MOS, diris, ke Sinopharm devos decidi kiom da dozoj de vakcino ĝi povas provizi al la programo Covax. Li aldonis: "Ili klopodas doni grandan subtenon, provizi multajn dozojn; kaj samtempe, kompreneble, ili ankaŭ klopodas por inokuli la popolon de Ĉinio."


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Yahoo




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments