Senŝoforaj taksioj en Pekino

| 2021-05-06
Bookmark and Share

Dek senŝoforaj taksioj Apollo Go, disvolviĝintaj de la ĉina firmao Baidu, komencis provizi servojn al pasaĝeroj en la okcidenta parto de Pekino en la 2-a de majo. Ili estas la unuaj aŭtonomaj taksioj en Ĉinio, kiuj provizas tian servon kontraŭ pago sen superrigardanta ŝoforo ĉe la stirilo, sed estas funkciulo superrigardanta la aŭton de malproksime, kiu povas stiri ĝin kaze de neatenditaĵo.





La taksioj estas programitaj kun ok cellokoj en la parko Shougang, hejmo de la venontjaraj Vintraj Olimpikoj, kaj transportas pasaĝerojn al oficejoj, kafejoj, hoteloj kaj parkejo ĉirkaŭ la parko Shougang. La parko Shougang ludos gravan rolon en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj de 2022, kaj la firmao Baidu planas uzi siajn aŭtomatajn taksiojn Apollo Go por transporti atletojn kaj laboristojn al kaj el olimpikaj lokoj. "Enkonduki senpilotajn servojn estas nepra stadio por komerca uzo de aŭtonoma veturado," diris Wang Yunpeng, ĝenerala direktoro de Baidu pri teknologio de aŭtonoma veturado.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments