Malfermiĝis Luban-metiejo en Etiopio
La 28-an de aprilo en Etiopio kaj Ĉinio samtempe okazis videa ceremonio por malfermo de Luban-metiejo kunstarigita de la du landoj. Ambaǔ flankoj esperas, ke la metiejo ludos rolon por helpi Etiopion plifortigi trejnadon de teknikistoj kaj akceli kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko.
Luban estas talenta metiisto kaj inventisto de Ĉinio antaǔ 2 500 jaroj, kaj li estas rigardata kiel praulo de ĉinaj metiistoj. Luban-metiejo en Tianjin de Ĉinio celas kunhavigi kun aliaj landoj spertojn de Ĉinio per instruado kaj trejnado.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments