El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-renkontiĝo en Jiamusi

| 2021-05-06
Bookmark and Share


La 27-an de aprilo esperantistoj en la urbo Jiamusi de la provinco Heilongjiang de Ĉinio bonvenigis la malnovan amikon kaj esperantiston Wang Jinsheng. Ĉiuj interŝanĝis impresojn pri tio, ke Esperanto alportas al ĉiuj ŝanĝojn en vivo kaj laboro.


Antaŭ 37 jaroj s-ro Wang Jinsheng eklernis Esperanton en Jiamusi, kaj per Esperanto li vojaĝis al Japanio. Nun li loĝas en la urbo Dalian de la provinco Liaoning en Ĉinio. En 1985 s-ro Wang Jinsheng akompanis Guo Yunfei, tiama urbestro de Jiamusi, akcepti la tiaman prezidanton de la Japana Esperanto-Asocio Umeda Yoshimi kaj akompanis Umeda viziti la tombon de Verda Majo kaj Liu Ren.


Prezidanto de Heilongjiang-a Esperanto-Asocio Wang Qingjia (maldekstre) kaj Wang Jinsheng


Raportis Liu Xiumei

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments