【E-radio】Kosmo reprezentita en ĉinaj brodaĵoj

| 2021-04-30
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Lanĉita "ekstertera granda pando"
– Kunveturado de fiŝkaptaj ŝipoj el Korea Respubliko kontraŭ ellasado de nuklepoluita akvo
– Kosmo reprezentita en ĉinaj brodaĵoj
– Xi Jinping inspektis Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon en suda Ĉinio
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Lanĉita "ekstertera granda pando"
 
La 27-an de aprilo la ĉina satelito Hangsheng-1 estis sukcese lanĉita el la Taiyuan-a Satelit-lanĉa Centro kaj eniĝis en sian orbiton. Sur ĝi estas "ekstertera granda pando", modelo tridimensie printita kaj fiksita ĉe la satelita fotilo, kiu dum la misio "kunfotiĝos" kun la "granda pando" super la terglobo. Tiu "granda pando" fakte rilatas al reala agado: Hangsheng-1 povas realtempe spuri kaj lokalizi sovaĝajn grandajn pandojn por pliefikigi ilian protektadon.
 
– Kunveturado de fiŝkaptaj ŝipoj el Korea Respubliko kontraŭ ellasado de nuklepoluita akvo
 
La 26-an de aprilo, 350 fiŝkaptaj ŝipoj el la Korea Respubliko kolektiĝis sur la maro apud la urbo Tongyeong de la lando, por kune protesti kontraŭ la decido de Japanio pri ellasado de nuklepoluita akvo en la maron.
 
– Kosmo reprezentita en ĉinaj brodaĵoj
 
La 24-an de aprilo pli ol dek brodaĵoj de la suzhou-stila brodisto Chen Yinghua ricevis specialajn premiojn en la unua konkurso de artaĵoj pri kosmoesplorado. Mirigita de fotoj pri la kosmo, Chen decidis rekrei per brodado la kosmon. Por sukcese tion fari, ŝi maldikigis ordinarajn fadenojn ĝis deksesono de la originala dikeco. Per pli ol 10 kudraj teknikoj kaj tempodaŭro de ĉirkaŭ 2 jaroj, ŝi finis 16 brodaĵojn pri la kosmo.
 
– Xi Jinping inspektis Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon en suda Ĉinio
 
De la 25-a ĝia la 27-a de aprilo Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon en suda Ĉinio. Li vizitis plurajn lokojn kaj substrekis altkvalitan disvolvadon en etnaj landlimaj regionoj. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), li klarigas, ke la 56-etna popolo de Ĉinio estas unu granda ĉina familio, en kiu ĉiu helpas kaj prizorgas la aliajn.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments