Forlasita vilaĝo fariĝis turismejo
Yaocheng-vilaĝo en Haikou-urbo de Hainan-provinco, iama forlasita vilaĝo, transformiĝis al turismejo en malpli ol du jaroj.
Fine de la lasta jarcento, riĉiĝintaj vilaĝanoj translokiĝis al nova vilaĝo kaj forlasis la malnovajn loĝejojn. Lastatempe oni transformis tiujn domojn kaj kortojn, laŭeble konservante iliajn trajtojn. Nun la vilaĝo fariĝis turismejo kun funkcioj kiel gastejo, resanigejo, oficejo kaj spertejo pri agrikultura laboro.
La malnova vilaĝo antaŭ transformiĝo
Antaŭe (maldekstre) kaj nun (dekstre)
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments