El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Glaciaĵoj en formo de vidindaĵoj populariĝas en Ĉinio!

| 2021-04-30
Bookmark and Share

Dum la lastaj jaroj populariĝis en ĉinaj turismejoj glaciaĵoj en la formo de lokaj vidindaĵoj, ekzemple la Ĉiela Altaro en Pekino aŭ la Flava Grua Turo en Wuhan. Ankaŭ ekzistas glaciaĵoj specife elpensitaj por specifa sezono, kiel tiuj en la formo de sakuro vendataj en Yuyuantan-parko de Pekino, fama pro sakuroj. Tiuj specialaj glaciaĵoj estas tre ŝatataj de turistoj.


Virinoj inter sakuroj fotiĝas kun sakurformaj glaciaĵoj en Yuyuantan-parko de Pekino.


En la Ĉiela Altaro de Pekino infano pozas kun glaciaĵo en la formo de la Preĝhalo por Riĉa Rikolto.


Flava Grua Turo de Wuhan kaj glaciaĵo inspirita de ĝi (foto: IC)


Raportis kaj fotis (krom la lasta): Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments