El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping emfazas altkvalitan disvolviĝon en etnaj landlimaj regionoj

| 2021-04-29
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis malfermon de novaj vojoj por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon en etnaj landlimaj regionoj.


Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la parolojn dum sia inspektvojaĝo al la ĉina suda Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono de la 25a ĝis la 27a de aprilo.


Xi alvokis ĉi tiujn regionojn pli bone servi kaj integriĝi al la nova disvolva administrado de la lando, atingi novan progreson en antaŭenigo de verda disvolviĝo kaj sin dediĉi plu al firmigo kaj disvolvado de etna unueco, socia stabileco kaj landlima sekureco.


Dum la inspektvojaĝo, Xi iris al Guilin, Liuzhou kaj Nanning, vizitante lokan revolucian monumenton, etnan muzeon, vilaĝojn kaj entreprenojn por inspekti la laboron de la lokoj en efektivigo de la 14a Kvinjara Plano de la lando.


Matene de la 25a de aprilo Xi vizitis memorparkon dediĉitan al la Batalo de la Rivero Xiangjiang en la Longa Marŝo en la 1930aj jaroj en la urbo Guilin. Li prezentis florkorbon memore al la martiroj en la batalo kaj faris tri riverencojn honore al ili. Li diris, ke la batalo estis ŝlosila evento en la historio de Ĉina Revolucio. Li emfazis la gravecon, ke membroj de KPĈ restu fidelaj al siaj idealoj kaj konvinkoj.


Xi poste vizitis Maozhushan-vilaĝon en Guilin por inspekti la lokan vinberkulturan industrion. Li alvokis klopodojn por serĉi kamparan vigligon bazitan sur lokaj specialaj industrioj kaj pli bone uzi sciencon kaj teknologion por antaŭenigi la agrikulturan sektoron.


Li ankaŭ emfazis rimedojn, kiuj povas certigi, ke kamparanoj profitu pli multe de disvolviĝo de kamparaj industrioj. Xi promenis tra la vilaĝo, vizitis la hejmon de vilaĝano Wang Deli kaj babilis kun lia familio.






(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments