Peonio, nacia floro de Ĉinio

| 2021-04-29
Bookmark and Share

Ĉinaj ĝardenistoj komencis kultivi peoniojn en Tang-dinastio (618-907). Post pli ol jarmilo, generacio post generacio de ĝardenistoj sukcesis disvolvi diverskolorajn variaĵojn de tiu floro. Ĉinoj tre ŝatas peoniojn, interalie pro la kredo, ke ili neniam klopodas disputi kun aliaj floroj por kapti homan atenton, sekve ili estas rigardataj kiel ekzemploj de modesteco, "bremsante memestimon kaj sin tenante virtaj inter ĉiaj floroj". Jen kial peonioj estas laŭdataj kaj ŝatataj ekde jarmiloj. Peonio fariĝis la nacia floro de Ĉinio ne nur pro ĝia beleco, sed ankaŭ pro ĝia historia ligo al la ĉina popolo.


Peonio en ĝardeno de Xiangshan-parko en Pekino


Peonio en ĝardeno de Xiangshan-parko en Pekino


Peonio en ĝardeno de Xiangshan-parko en Pekino


Abeloj kolektas polenon de peonio en la botanika ĝardeno de Pekino


Alia interesa informo pri peonioj estas tio, ke jam de la dinastioj Qin kaj Han (221 a.K.-220) ili estas uzataj en la ĉina medicino. La ŝelo de radikoj de peoniarboj estas uzata kontraŭ inflamo kaj malsanoj kaŭzitaj de virusoj (Se vi intencas uzi ĝin kiel kuracilo, nepre pridemandu vian kuraciston unue! Memkuracado povas esti danĝera!)


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments