El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉiĝis "ekstertera granda pando"

| 2021-04-28
Bookmark and Share


La 27-an de aprilo la ĉina satelito Hangsheng-1 estis sukcese lanĉita el la Taiyuan-a Satelit-lanĉa Centro kaj eniĝis en sian orbiton. Sur tiu ĉi inteligenta distanc-sondada satelito estas speciala "pasaĝero" -- "ekstertera granda pando".



La granda pando, tridimensie printita modelo, estis fiksita ĉe la satelita fotilo. Estontece, dum restado en la orbito, la fotilo faros "kunfoton" de la fiksita "granda pando" ĉe malsamaj lokoj super la terglobo.



Krom la celoj diskonigi la sciojn pri protekto al sovaĝaj bestoj kaj pri kosmoflugo, la "granda pando" fakte rilatas al reala laboro pri protekto al grandaj pandoj. Hangsheng-1 povas realtempe spuri kaj lokalizi sovaĝajn grandajn pandojn por pli bone koni iliajn kutimojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments