El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperant-aktivado en Kantona Biblioteko

| 2021-04-28
Bookmark and Share

La 22-a de aprilo estis la unua datreveno de la forpaso de la fama ĉina esperantisto Hu Guozhu. Memore al li, esperantistoj donacis la libron La Strangaĵoj de Liaozhai, ĉina klasikaĵo esperantigita de li, al la Kantona Biblioteko.


Petro Ye (maldekstre) kaj Lin Liyuan (la dua de maldekstre) en librodonac-ceremonio


S-ro Lin Liyuan diskonigis pri la vivo de sinjoro Hu Guohzu kaj donacis la libron al la biblioteko. Zhang Jiangshun, direktoro de la biblioteko, akceptis la libron kaj donis dankleteron al s-ro Hu pro la librodonaco.


Poste Petro Ye faris paroladon titolitan "Li Bai kaj Esperanto". Li rakontis kelkajn interesajn rakontojn pri s-ro Hu, kaj diskonigis la avantaĝojn de Esperanto en tradukado, precipe en la tradukado de poemoj. S-ro Lin Liyuan diskongis Esperant-laborojn de s-ro Hu kaj lian grandan kontribuon al Esperanto.


Raportis: Petro Ye

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments