El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Kajtometiisto en Shandong de Ĉinio

| 2021-04-27
Bookmark and Share


Yang Hongwei naskiĝis en familio de kajtometiistoj en Yangjiabu kaj eklernis la teknikon en 1982 sub gvido de sia avo. Dum la sekvaj preskaŭ 40 jaroj, Yang disvolvis tiun kulturan heredaĵon de Ĉinio kaj gajnis multajn laŭdojn pro siaj verkoj. Kiel majstro pri kajto-farado, ŝi ankaŭ estis invitita al aliaj landoj, inkluzive de Germanio, Aŭstralio, Usono kaj Nov-Zelando, por diskonigi kajtofaradon kaj instrui metilernantojn. Weifang-urbo de Shandong-provinco, konata kiel urbo de kajtoj, aranĝis en 1984 la unuan internacian kajto-festivalon, kiu fariĝis ĉiujara evento kaj allogas multajn kajto-ŝatantojn el la tuta mondo. En la urbo troviĝas pli ol 300 kajto-fabrikoj, kies jara produkt-valoro atingas du miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 300 milionoj da usonaj dolaroj) kaj iliaj produktoj estas aĉeteblaj en pli ol 40 landoj kaj regionoj, kio konsistigas 85 procentojn de la enlanda merkato kaj 75 procentojn de la monda merkato.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments