El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Rakontoj de ĉina "ludil-kuracisto"

| 2021-04-27
Bookmark and Share

"Homoj investis vivon kaj profundan amon en siajn ludilojn," diris Liu Haimei, "ludil-kuracisto", kies tasko estas doni al la amataj havaĵoj de homoj la duan vivon, laŭeble restarigante ilin laŭ la originala aspekto.



Liu, naskita post la 1980-aj jaroj, lertiĝis pri bazaj manlaboroj dum sia infaneco pro influo de sia patrino, kiu laboris ĉe pupofabriko en la urbo Yangzhou de la provinco Jiangsu.


Liu laboris ĉe firmao pri importado kaj eksportado de ludiloj inter 2011 kaj 2020. Ŝi forlasis sian postenon pasintjare, kiam la firmao estis forte trafita de la epidemio.



"Post kiam mi perdis mian laboron, mi decidis krei mian propran entreprenon pri riparado de ludiloj. Ĉar mi ŝatas fari manmetiojn kaj spertas pri tio. Mi kredis, ke tio estas taŭga laboro por mi," Liu diris, klarigante sian originalan intencon kiam ŝi lanĉis sian ludilriparejon en interreto.



Liu komencas ludil-riparadon zorge lavante ĝin, ĉar multaj ludiloj ne estis lavitaj de multaj jaroj. Poste ŝi anstataŭigas la plenigaĵon ene de la ludilo kaj flikas ĉiujn trovitajn truojn.



Inter la centoj da ludiloj riparitaj de Liu, la plej malnova aĝis pli ol 60 jarojn, sed tiu, kiu lasis la plej profundan impreson al ŝi, estis eluzita ludilo nomita Huihui. Laŭ la posedanto de Huihui, juna virino, la ludilo estis kun ŝi ekde 2006, kiam ŝia patro aĉetis ĝin por ŝi kiel donaco, kaj fariĝis ŝia plej bona amiko dum pli ol 12 jaroj dum ŝia infanaĝo kaj ankaŭ dum la tempo, kiam ŝi studis eksterlande.



Ĉar la ludilo maljuniĝis kaj eluziĝis, la posedanto petis Liu helpi ŝin restarigi sian maljunan kunulon al la originala aspekto. Ŝi eĉ publikigis novaĵojn por Huihui ĉiutage en la tujmesaĝila aplikaĵo WeChat por dokumenti la restarigan procezon.


"Dank' al via malfacila laboro, mia ludilo povas finfine reviviĝi", diris la juna virino, esprimante sian dankon al Liu post kiam ŝia ludilo ricevis de la metiistino la duan vivon.



Liu tre serioze traktas sian laboron, ĉar ŝi kredas, ke ĝi havas grandan signifon. Ŝi iam riparis rompitan ludilon 10-foje, por ke ĝi estu en la plej bona formo okaze de alveno al la hejmo de la posedanto. "Mi estas tute koncentrita kaj sindonema dum riparo de la ludiloj, kaj mi ĉiam ĝojas post sukcesa riparo," diris Liu.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments