El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Mozaiko, unuopaĵo de Kjara

| 2021-04-26
Bookmark and Share


Kjara ekfamiĝis en Esperantujo en 2019, kiam ŝi lanĉis sian unuan albumon Blua Horizonto, kaj dum la lastaj du jaroj mi ofte ricevis informojn pri ŝi per sociaj retejoj. Kjara estis tre aktiva muzikisto dum la tutmonda kvaranteno pasintjare, diversfoje koncertis vive en interreto, spektata de esperantistoj tra la mondo. Ŝiaj kantoj alportis ĝojon kaj esperon al multaj koroj dum tiu malfacila epoko.


Kaj nun, du jarojn post la apero de Blua Horizonto, Kjara refoje kaptas atenton de Esperantujo, ĉifoje pro la unuopaĵo Mozaiko, ŝia nova kanto, tradukita/adaptita en Esperanto de Federico Gobbo, kiu aperis ĉe Vinilkosmo la 14-an de aprilo.


Unue, kaptis mian atenton la aranĝoj de la kanzono, faritaj de Kjara kun Massimiliano Rocchetta, Michele Iaia kaj Piero Simoncini. Ili faris kompetentan laboron kaj la rezulto plaĉas al oreloj.


Due, la teksto dialogas kun la momento kiun ni nun travivas, en "universo kiu ŝajnas disfali", sed en tiu kaoso Kjara sukcesas trovi poezion, kiu donas al ni esperon pri la estonteco.


La muziko evoluas tiel, ke en iu momento vi certe emos kunkanti.


La unuopaĵo estas vendata kontraŭ 1€ en la retejo de Vinilkosmo, kie vi ankaŭ povas aŭskulti senpage peceton de la kanzono: 

https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/2-mozaiko/


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas aŭskulti ĝin senpage per elsendfluo:

https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments