El Popola Ĉinio>头条新闻>

Neatendita gasto! Sovaĝa elefanto proksimiĝis al ĉina urbeto

| 2021-04-26
Bookmark and Share

Vespere de la 18-a de aprilo la policejo de la Xishuangbanna-a Taja Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Yunnan ricevis informon, ke oni vidis sovaĝan azian elefanton sur ŝoseo je malpli ol 200 metroj for de la urbeto Mengla. Tio estas la dua fojo post aǔgusto de 2019, ke tia elefanto proksimiĝis al tiu gubernio.




Rilataj fakuloj diris surbaze de la spuroj, ke ĝi eble restos en kampo ĉe iu kvartalo de la urbeto. Laborantoj de la loka registaro forigis rigardantojn kaj ekfaris trafikan blokadon. Ili ankaǔ kontrolis kaj fotis la agojn de la elefanto per flugroboto.





Fotoj montras, ke la elefanto restis en tiu loko ĝis la sesa horo de la sekva mateno, kaj ke ĝi eniĝis en lokan arbustaron ĝis vespero, eble je la 11a horo ĝi eliris kaj prenis manĝon ĉe rivero ĝis la kvara horo kaj 20 minutoj de la tria tago. Fine ĝi paŝis al arbara rezervejo ekster la urbo kaj ne plu estis trovita.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments