Prĵevalski-ĉevalo estos sovaĝigita ĉi tie!
Reprodukt-centro por Prĵevalski-ĉevalo (Equus ferus przewalskii) de Xinjiang situas en Changji-a Huj-a Aǔtonoma Subprovinco de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono. Per artefarita reproduktado kaj sovaĝigo, la nombro de la ĉevaloj kreskos kaj ili povos reveni al la naturo.
Prĵevalski-ĉevalo estas origina besto de Junggar-baseno, kiu iam malaperis pro ĉasado kaj media ŝanĝiĝo. Por savi ilin, Ĉinio reenkondukis tiajn ĉevalojn el alilando ekde 1985 kaj starigis la centron por protekti, reproduktigi kaj sovaĝigi ilin.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments