Mjaŭ-oj celebras Fratino-tagon
La 25-an de aprilo komenciĝis ĉi-jara Fratino-tago de mjaǔ-etno en Taijiang-gubernio de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Dum la festotagoj daǔras parado en festaj kostumoj, prezentado de kantoj kaj dancoj de mjaǔ-oj, bankedo ĉe longa tablo kaj eksponado de mjaǔ-aj metiartaĵoj.
Ĝi estas tradicia festo de lokaj mjaǔ-oj. En 2006 ĝi enlistiĝis en la unuaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments