El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlandanoj spertis tradician ĉinan medicinon en Shandong

| 2021-04-26
Bookmark and Share

Studentoj de la Ĉina Petrola Universitato spertis kulturan aktivaĵon pri la tradicia ĉina medicino en la kultura bazo de la hospitalo pri la tradicia ĉina medicino en la urbo Qingdao de la provinco Shandong de Ĉinio la 23-an de aprilo. Kiel parto de klopodo por antaŭenigi internacian interŝanĝon kaj sciigon pri la tradicia kulturo, la hospitalo starigis tiun kulturan bazon por internaciaj studentoj kunlabore kun la Ĉina Petrola Universitato. Studentoj el Pakistano, Rusio, Uzbekio, Ukrainio, Zimbabvo kaj aliaj landoj vizitis ĝin kaj eksciis pri la tradicia ĉina medicino, spertis kuracajn teknikojn kiel masaĝo kaj akupunkturo, kaj partoprenis kulturajn agadojn kiel fabrikado de herbentenantaj saketoj, gustumado de herbaj trinkaĵoj kaj praktiko de la tradiciaj korp-ekzercoj.







Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments