El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi: Demokratio ne estas kokakolao, kiu same gustas ĉie en la mondo

| 2021-04-26
Bookmark and Share


La 23-an de aprilo Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, videe interparolis kun la usona komitato pri eksterlandaj rilatoj.

Wang diris, ke neniu lando rajtas nei la vojon elektitan de alia lando kaj neniu lando volas ŝanĝi sian politikan sistemon laŭ la prefero de alia lando. Tiu, kiu rajtas juĝi ĉu iu sistemo taŭgas por sia lando, estas la popolo de tiu ĉi lando. Ĉinio neniam kopias modelon de aliaj landoj nek devigas aliajn landojn kopii la farojn de Ĉinio. Ĉinio proponas, ke ĉiu lando elektu sian propran vojon surbaze de propraj kondiĉoj kaj postuloj de sia popolo. Ni devas respekti la elektojn de ĉiuj landoj kaj interŝanĝi spertojn kun ili.


Nun iuj klasifikis landojn laŭ ideologioj. Tamen demokratio ne estas kokakolao, kiu, kun recepto el Usono, samgustas ĉie en la mondo. La mondo perdus vivforton, se ni havus nur unu sistemon kaj unu civilizacion.


Wang diris, ke danke al socialismo kun ĉinaj trajtoj, 1.4 miliardoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco, kio estas granda kontribuo al plibonigo de la homara progreso. Krome, la socialisma demokratio, ĉie trovebla en la politika sistemo de Ĉinio, garantias demokration al la plej multnombra popolo. Ĝi kongruas kun la kondiĉoj de la lando kaj estas subtenata de la ĉina popolo. Kiam oni kondamnas, ke Ĉinio estas "maldemokratia" aŭ "aŭtokrata" nur pro la diferenco en la formo de demokratio, la juĝo mem estas maldemokratia. Se oni intervenas en la internajn aferojn de aliaj landoj nome de demokratio kaj homrajto sed fakte estigas disiĝon kaj kontraŭecon, tio povas aperigi tumulton aŭ eĉ katastrofon.


Wang diris, ke akcepto de diversaj civilizacioj estas la bazo por la monda paco; la stabileco kaj sekureco de la mondo dependas de ĝia akcepto de politika diverseco; kaj lando kun sufiĉa memfido devas akcepti malsamajn valorojn. Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono en la pasintaj jardekoj montras al ni, ke malgraŭ la diferenco en sociaj sistemoj, ni povas kunlabori, kunprofiti kaj kunprosperi.

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments