Mirinda “senfina buklo” en Ĉinio!

| 2021-04-25
Bookmark and Share

Nova turo konstruota en Ĉinio certe estas unu el la plej mirigaj projektoj sur la planedo.


WeChat Image_20210425085409.png


La o-forma turo en Hangzhou -- komparita de la projektantoj, Bjarke Ingels Grupo (Granda) al senfina buklo -- estos la ĉefsidejo pri esplorado kaj disvolvado de Oppo, granda kompanio pri saĝtelefonoj en Ĉinio.





La supraj etaĝoj de la konstruaĵo estos por ekskluziva uzo de Oppo, kaj la unuaj tri etaĝoj estos malfermitaj al la publiko. Aparte priatentinda parto de tiu konstruaĵo estos la korto plena de plantoj kaj priskribita de ĝiaj arkitektoj kiel "salono por la urbo".


WeChat Image_20210425085412.png


La turo estos konstruita en saĝe elektita loko, inter natura lago, parko 10 000-kvadrat-metra kaj la urba areo de la distrikto Yuhang de la urbo Hangzhou.


WeChat Image_20210425085420.png


La arkitektoj de la turo deklaris, ke ĝi estis desegnita ne nur por mirigi homojn. Ili klarigis, ke la konstruaĵo estos "medie, ekonomie kaj socie daŭripova" kaj "respondeca civitano".


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments