El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Turismo>

Ok Eksteraj Temploj de Chengde

| 2021-04-25
Bookmark and Share

Nordoriente de la Someruma Montvilao en Chengde troviĝas la Ok Eksteraj Temploj, konstruitaj dum Qing-dinastio (1616-1911). La Ok Eksteraj Temploj estas nomo donita al 12 temploj situantaj ekster Gubeikou-sekcio de la Granda Muro. Ok el tiuj temploj estis administrataj de Lifan Yuan, administra fako por aferoj de etnoj, kiel mongola kaj tibeta, kaj pro tio la nomo restis. Kune kun la Someruma Montvilao, la Ok Eksteraj Temploj estas Mondaj Heredaĵoj de Unesko.


La "eta Potala-palaco" de Chengde


Mi vizitis du el tiuj temploj. La unua estis la templo Putuo Zongcheng, kies nomo signifas "Potala-palaco". Ĝi estas konata kiel "eta Potala-palaco" pro ĝia simileco kun la fama Potala-palaco en Tibeto. La templo estis kontruita dum Qing-dinastio, inter 1767 kaj 1771, en la regado de la imperiestro Qianlong, surbaze de la Potala-palaco de Tibeto, pro tio estas grandaj similecoj inter la du temploj.


Tiu templo kovras la areon de 220 000 kvadrataj kilometroj kaj estas la plej granda inter la ok temploj. Putuo Zongcheng estis por festi la 80-jariĝon de la patrino de Qianlong en 1771, kiam gvidantoj kaj altrangaj oficistoj de Tibeto kaj Mongolio kolektiĝis en la Someruma Montvilao por festi la naskiĝtagon.


Floroj pompas en la templo Putuo Zongcheng


Laŭ arkitektura vidpunkto, la templo simbolas kunfandiĝon de tibeta kaj han-a arkitekturaj stiloj. Tion mi aparte rimarkis dum mia vizito: la ekstera aspekto de la templo ege similas al tiu de la Potala-palaco, sed ĝiaj internaj kortoj estas ege similaj al tiuj de la palacoj de Pekino.


Mi havas du apartajn rimarkojn tiurilate: la unua estas, ke imperiestro Qianlong "modernigis" preskaŭ ĉiujn palacojn kaj templojn de Pekino kaj ĉirkaŭaĵoj dum sia regado, do tiuj similaĵoj ne estas granda surprizo. La dua estas, ke la konstruaĵoj ĉirkaŭ tiuj kortoj estas pluretaĝaj, pli altaj ol tiuj de Pekino mem! Klarigo por tio estas la detruado kaŭzita de invadantaj armeoj, kiuj atakis Pekinon fine de Qing-dinastio. Multaj pluretaĝaj domoj estis detruitaj, kaj oni ilin anstataŭigis per konstruaĵoj pli malaltaj, kies konstruado estis pli rapida kaj malaltkosta.


Unu el la multaj internaj kortoj de la templo


La Brit-franca Koalicio kaj la Ok-potenca Alianca Armeo kaŭzis vastan detruadon en Pekino, sed ne zorgis pri Chengde. Japanoj, tamen, invadis la urbon en 1933 kaj ĝin okupis dum 12 jaroj. Markoj de la japana invado troviĝas en Putuo Zongcheng: ili iom fosis sur muroj, sed ne detruis la konstruaĵojn.


El tie mi iris al Puning-templo, kiu ankaŭ estas konata kiel Dafo-templo. Ĝi estas alia el la Ok Eksteraj Temploj, kaj ĝia ĉefa allogaĵo estas orlakita budho el ligno, kiu estas je 24 metroj alta. Puning-templo estas la plej bone konservita kaj grandioza inter la ok temploj en Chengde.


La orlakita statuo de budho estas tiom alta, ke necesas alta konstruaĵo por ĝin enteni!


En tiu templo loĝas multaj bonzoj, kaj multaj budhanoj iras tien por preĝi kaj bruligi incenson. Ankaŭ kaptis mian atenton tio, ke malantaŭ la halo, kie troviĝas la granda orlakita budho, estas malgranda ĝardeno kun ŝtuparo sur ŝtonoj, kaj apud tiu ŝtuparo estas ĉenoj plenaj de ŝlositaj seruroj. Oni povas aĉeti seruron surloke kaj meti ĝin inter aliaj.


Apud Puning-templo troviĝas Puyou-templo, konstruita en 1760, dum regado de imperiestro Qianlong. En tiu epoko, Puyou-templo ludis gravan rolon kiel instituto por studado de budhismaj klasikaĵoj kaj teorioj kaj ankaŭ kiel loko por praktikado de budhismo.


Kelkaj konstruaĵoj de Puning-templo


En la orienta kaj okcidenta konstruaĵoj de Puyou-templo estas eksponataj statuoj de 170 arhatoj. Origine ili estis 500 statuoj en Luohan-templo, kiu estis okupita de la japana armeo en la 1930-aj jaroj kaj transformita al soldatejo. Tiam la statuoj estis transportitaj al Puyou-templo, kie fajrego kaŭzita de fulmo detruis multajn konstruaĵojn kaj statuojn en 1964, kaj la postrestantaj statuoj kaj konstruaĵoj estas tiuj nun ekzistantaj. En 2006 Puyou-templo estis deklarita de la ĉina registaro kiel la nacinivele protektita kultura heredaĵo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments