【E-radio】La plej granda glacimonto en la mondo fandiĝis kaj disiĝis en tri jaroj

| 2021-04-23
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 
– Okazis jarkunveno de Boao-Forumo por Azio
– La plej granda glacimonto en la mondo fandiĝis kaj disiĝis en tri jaroj
– Ekfunkciis la Reĝa Mumia Halo de Nacia Muzeo pri Egipta Civilizacio
– Inaŭgurota merkato pri karbona ellasado en Ĉinio
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Okazis jarkunveno de Boao-Forumo por Azio
 
De la 18-a ĝia la 21-a de aprilo okazis la ĉi-jara jarkunveno de Boao-Forumo por Azio, kun la ĉeftemo "ŝanĝego de la mondo: kunadministri la mondon kaj ĥori pri 'La Zono kaj Vojo'". Ĉi-jare estas ankaǔ la 20-a datreveno de la fondiĝo de Boao-Forumo por Azio. Laǔ unua statistiko, la jarkunvenon ĉeestis pli ol 2 600 reprezentantoj de pli ol 60 landoj kaj regionoj kaj pli ol 1 200 raportistoj el 160 amaskomunikiloj de 18 landoj kaj regionoj.
 
– La plej granda glacimonto en la mondo fandiĝis kaj disiĝis en tri jaroj
 
La plej granda glacimonto en la mondo, nomita A68a, fandiĝis kaj disiĝis. Laŭ la Nacia Glaĉer-Centro de Usono, ĝia grandeco tiom reduktiĝis, ke ĝi nun estas sub la minimuma normo por spurado de glacimontoj. En 2017, A68a apartiĝis de la glacia breto Larsen en Antarkto kaj fariĝis la plej granda glacimonto en la mondo. Ĝi drivis pli ol 1 500 kilometrojn en la pasintaj tri jaroj.
 
– Ekfunkciis la Reĝa Mumia Halo de Nacia Muzeo pri Egipta Civilizacio
 
La 18-an de aprilo en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, la Reĝa Mumia Halo de la Nacia Muzeo de Egipta Civilizacio estis oficiale malfermita al la publiko. La halo prezentas entute 20 reĝajn mumiojn de la 17-a ĝis la 20-a dinastio de antikva Egiptio, inkluzive de 18 faraonaj mumioj kaj 2 reĝinaj mumioj. Inter ili estas la famaj faraonoj Tutmose la 3-a kaj Ramses la 2-a.
 
– Inaŭgurota merkato pri karbona ellasado en Ĉinio
 
En la fino de junio ekfunkcios en Ĉinio la tutlanda merkato pri negocoj de karbona ellsasado. La unuaj pli ol 2 000 elektrokompanioj estas registritaj por havi tiajn negocojn. Karbona merkato fariĝos grava merkat-mekanismo por efektivigi karbon-ellasan reduktadon. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidento Xi Jinping klarigas, ke verda disvolvado estas la nura solvo al poluado, kaj Ĉinio klopodas por disvolvi kaj popularigi purajn energifontojn.
 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments