El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Lerta kirurgo simulis mamkirurgion sur balono!

| 2021-04-23
Bookmark and Share

Ĉina kirurgo montris sian talenton per tranĉado kaj perfekta kudrado de oranĝa ŝelo, helpata de roboto. Dum la procezo, balono, sur kiu estis farita la operacio, ne eksplodis, indikante sukceson de la simulita kirurgio.



Xu Yan estas profesoro pri mama kaj tiroida kirurgio en Daping-hospitalo de la Armea Universitato pri Medicino en la ĉina urbo Chongqing. Xu partoprenis nacian konkurson por spertuloj pri mama kirurgio, kun la celo diskonigi novajn kurac-teknikojn kontraŭ mamkancero. La simulita kirurgio montris, ke kirurgoj povas forigi la tumoron kaŭzante minimuman damaĝon al la mamo kaj sekve plene rekonstrui ĝin.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments