El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina esperantisto prezidis agadon por Ĉina Tago de UN

| 2021-04-22
Bookmark and Share


La 20a de aprilo estas la Ĉina Tago de Unuiĝintaj Nacioj. Por festi la tagon la Ĉina Libra Societo sub Unuiĝintaj Nacioj okazigis tri agadojn pri ideografio, nome, simboloj de la liangzhu-a kulturo, dongba-aj skriboj kaj skriboj sur bestostoj kaj tri rilataj mondaj heredaĵoj -- antikvaj urb-ruinoj ĉe Liangzhu, antikva urbo ĉe Lijiang kaj Yin-ruinoj. De la 19a ĝis la 21a de aprilo, la tri agadoj interrete okazis per la softvaro Zoom kaj en la formoj de muzea gvido, lingva kurso kaj prelego.


Prezidis la duan agadon Xiao Dun, ĉina esperantisto kaj vicprezidanto de la Ĉina Libra Societo. Li prezentis 11 eksponaĵojn rilatajn al lingvoj kaj skriboj, kiuj estis donacitaj de diversaj landoj al Unuiĝintaj Nacioj.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments