El Popola Ĉinio>头条新闻>

La monde plej granda glacimonto fandiĝis kaj disiĝis

| 2021-04-20
Bookmark and Share


Laŭ raporto de la brita amaskomunikilo Sky News, pro la tutmonda varmiĝo, la monde plej granda glacimonto, nomita A68a, fandiĝis kaj disiĝis. La Nacia Glaĉer-Centro de Usono deklaris, ke la grandeco de A68a tiom reduktiĝis, ke ĝi nun estas sub la minimuma normo por spurado de glacimontoj.

En 2017, A68a apartiĝis de la glacia breto Larsen en la Antarkto kaj fariĝis la plej granda glacimonto en la mondo. Ĝi drivis pli ol 1 500 kilometrojn en la pasintaj tri jaroj kaj daŭre malgrandiĝis.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments