Ŝanhaja Esperanto-Asocio rekomencis lingvan salonon
La 17-an de aprilo la Ŝanhaja Esperanto-Asocio rekomencis fizikan lingvan salonon en la librejo de la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. S-ro Zhou Tianhao, prezidanto de la asocio, donis bazan kurseton de Esperanto al komencantoj kaj gvidis ĉiujn paroli esperante. Poste s-ro Saed, irana esperantisto laboranta en Ŝanhajo, rakontis pri sia sperto dum la epidemio.
Raportis Shen Xiaoxi kaj Zhang Xuelei
Fotoj el Zhang Han, Huo Xinggang kaj Tang Yong
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments