Malfermiĝis Reĝa Mumia Halo de Nacia Muzeo pri Egipta Civilizacio
La 18-an de aprilo en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, la Reĝa Mumia Halo de la Nacia Muzeo de Egipta Civilizacio estis oficiale malfermita al la publiko. La halo prezentas entute 20 reĝajn mumiojn de la 17-a ĝis la 20-a dinastioj de antikva Egiptio, inkluzive de 18 faraonaj mumioj kaj 2 reĝinaj mumioj. Inter ili estas la famaj faraonoj Tutmose la 3-a kaj Ramses la 2-a.
La 18-an de aprilo homoj vizitis la Reĝan Mumian Halon. Fotis Sui Xiankai, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments