Metiistoj faras modelojn de Ruĝa Boato en Zhejiang

| 2021-04-20
Bookmark and Share

Sur la lago Nanhu en la provinco Zhejiang de Ĉinio estas unu el la plej famaj boatoj de la lando -- la Ruĝa Boato. Ĉiutage multaj vizitantoj enviciĝas por omaĝi la historian boaton, kiu honoras la konkludon de la unua Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en 1921.



Celebre al la 100-a datreveno de KPĈ, Han Minghua, heredanto de la tekniko pri fabrikado de modeloj de la Ruĝa Boato, gvidas la laboron de metiistoj en farado de delikataj modeloj de la Ruĝa Boato en diversaj grandecoj, de pli ol 10 centimetroj ĝis pli ol 10 metroj longa. Li volas, ke pli multaj homoj povu de proksime aprezi la belecon de la boato kaj antaŭenigi la Ruĝ-Boatan Heredaĵon, kiu simbolas pionirecon, klopodadon kaj sindediĉon.




De elektado de materialoj, tranĉado, polurado kaj kudrado ĝis prilaborado, necesas ĉirkaŭ sep tagojn por finkontrui bazan modelon de la Ruĝa Boato. "Ŝipmodeloj ne estas ludiloj, sed historio kaj kulturo", klarigis Han Minghua, kiu estas tre strikta pri modelfarado. La proporcioj de ĉiu parto de modelo de la Ruĝa Boato farita de lia teamo estas ĝustaj. La masto ekster la kabano, ŝnurstango, remiloj, skribotablo kaj seĝoj, ĉiuj detaloj estas sur boata modelo. La modeloj estas tre similaj al la originala Ruĝa Boato sur la lago Nanhu de la urbo Jiaxing.



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times

Fotoj: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments