El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Somera feriejo de ĉinaj imperiestroj en Chengde

| 2021-04-19
Bookmark and Share

La urbo Chengde de la provinco Hebei iam estis somerumejo, kien iris imperiestroj de la dinastio Qing (1616-1911) por eviti la varmegon de somero en Pekino. Por servi al la imperiestroj kaj iliaj familianoj, tie estis konstruitaj la plej granda imperia ĝardeno de la mondo kaj ok temploj. Mi profitis la tritagan ferion okaze de Qingming-festo por viziti tiun montaran urbon, pri kiu mi delonge aŭdis, sed neniam antaŭe vizitis.


Pejzaĝo ĉe la lago de la somerumejo


Imperiestro Kangxi (1662-1723) malkovris tiun pitoreskan lokon dum ĉas-ekskurso. En la sekvaj 85 jaroj, en Chengde estis konstruita la somerumejo kaj la imperiestroj tie kutimis pasigi plurajn monatojn ĉiujare. La Someruma Montvilao en Chengde estas Monda Heredaĵo de Unesko, konstruita inter 1703 kaj 1792. Ĉi tiu somera palaco kun mirindaj pejzaĝoj daŭris preskaŭ jarcenton por esti finkonstruita kaj estis hejmo de imperiestroj, kromedzinoj, korteganoj kaj eŭnukoj de la dinastio Qing.


Lizheng-pordego skribita en kvin lingvoj

Mi eniris la somerumejon tra Lizheng-pordego, kiu dum jarcentoj estis por ekskluziva uzo de imperiestroj kaj iliaj familianoj. Detalo sur la pordego kaptas la atenton de ĉiuj vizitantoj: la nomo de la pordego estas skribita en kvin lingvoj de Ĉinio, respektive manĉura, tibeta, han-a, ujgura kaj mongola, kiel simbolo de pluretneco de la ĉina popolo. Ene de la somerumejo troviĝas pluraj aliaj plurlingvaj skribaĵoj, kaj ankaŭ la arkitekturo de la palaco havas trajtojn de pluraj ĉinaj etnoj, kaj tie imperiestroj kutimis renkontiĝi kun gvidantoj de malsamaj ĉinaj etnoj. Lizheng-pordego estas la unua el la "36 scenoj de imperiestro Qianlong", kvankam ĝi fakte estis konstruita dum la regado de imperiestro Kangxi, kaj poste rekonstruita dum la regado de imperiestro Qianlong, kiu donis al ĝi tiun nomon. La pordego rigardas la sudon, kaj estas la unua el la naŭ pordegoj de la palaco, kiu estas tute ĉirkaŭita de muro.


Trono en unu el la haloj de la ĉefa palaco


Trapasinte la muron, oni estas proksima al la ĉefa palaco, nun transformita al muzeo, kiu havas naŭ kortojn. Tie oni povas vidi plurajn ĉambrojn, kie loĝis imperiestroj kaj aliaj liaj familianoj. Aparte kaptis mian atenton tio, ke male al pekinaj palacoj, kiuj estis serioze detruitaj de fremdlandaj potencoj kaj parte rekonstruitaj fine de Qing-dinastio, tiu de Chengde trapasis tiun teruran epokon sen granda ĝeno, kvankam kelkaj konstruaĵoj ja pereis, kiel Qinzheng-palaco kaj Qingyinge-operejo.


Iama loĝejo de Cixi en la okcidenta korto de la palaco


En tiu palaco mi komprenis, ke la historio de Chengde estas forte ligita al tiu de Pekino: kiam brit-franca alianco invadis Pekinon en 1860, imperiestro Xianfeng rifuĝis al Chengde, kie tiam estis loĝanta lia kromedzino Cixi, kiu post lia forpaso komplotis por igi sian filon imperiestro kaj gvidi la landon kiel imperiestropatrino. La sinsekvo de tiu rakonto estas registrita en la muzeoj kaj palacoj de Pekino.


Turistoj boatumas en la lago.


La ĝardeno estas dividita en du partojn, la lago kun pluraj insuloj kaj la montaro. Atinginte ĝin, mi tuj vidis cervojn kaj malkovris, ke ili libere vivas tie, verŝajne estas pluraj en la palaca montaro. Sekve mi iris laŭ la lago ĝis la bela pagodo en Yongyou-templo, kaj dumvoje mi preterpasis belan ĝardenon norde de la lago, kiu imitas la pejzaĝojn de la Interna Mongolio kun stepo kaj jurtoj.


Bela ĝardeno imitas la stepon de Interna Mongolio, kaj apud ĝi troviĝas pluraj jurtoj

Poste mi promenis ĉe la lago kaj vizitis plurajn insulojn. Dum printempo pompas floroj ĉie en la palaco, kaj mi trovis belajn padojn ĉirkaŭitajn de floroj, kie mi faris belajn fotojn. Mi ankaŭ trovis ruinojn de malnovaj muro kaj pordego elfositaj en 2002, kiuj atestas pligrandigon de la palaca areo.


Tiu bela pagodo estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj de la loko


Ĉe la lago estis multaj homoj manĝigantajn fiŝojn, kaj tio aparte amuzigis infanojn. Eblas lui pedalboaton aŭ promeni per ŝipo de la suda al la norda haveno, sed tion mi ne faris. La parko estas tre bone organizita kaj provizas altnivelajn servojn al turistoj. Mi volas iam reveni dum somero por esplori la montaran parton (kiu estas pli granda ol la laga parto) kaj vidi kia la palaco aspektas kiam la plantoj verdiĝas kaj la lagoj pleniĝas de lotusoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments