Nova filmo rakontas pri ĉinaj postvivantoj de Titanic

| 2021-04-16
Bookmark and Share

La nova dokumenta filmo Sesopo debutis en kinejoj de Ĉinio la 16an de aprilo. En ĝi la reĝisoro Arthur Jones, la ĉefesploristo Steven Schwankert kaj ilia internacia teamo serĉas la forgesitajn ĉinajn pasaĝerojn de la ŝipo, malkovrante eksterordinaran rakonton pri postvivado kaj digno antaŭ rasismo kaj kontraŭenmigrinta politiko, kiuj daŭre eĥas hodiaŭ.


Jones estas brito kiu unue venis al Ĉinio fine de 1996. Li laboris kiel raportisto kaj redaktisto dum kelkaj jaroj antaŭ ol fariĝi raportisto pri ĉina filmindustrio por la revuo Hollywood's Variety.


Dum la pasintaj 15 jaroj, li laboris kiel dokumentfilma reĝisoro por grandaj kinfirmaoj kaj ankaŭ por sendependaj projektoj. Jen lia intervjuo kun Ned Kelly de That's Beijing:


Via unua filmo kun Steven Schwankert dokumentis la sinkon de la plej altnivela submarŝipo de Britio en 1931. Kiel vi eklaboris kune?


Steven estis (kaj ankoraŭ estas) amiko. Ni ambaŭ estis raportistoj pri kinarto. Steven havas specialan intereson pri mara historio kaj Ĉinio. Ĉar li sciis, ke mi estis reĝisorinta dokumentajn filmojn, li venis al mi kun la rakonto.


Mi interesiĝis pri la ideo esplori historiajn filmojn kvazaŭ ili estus detektivaj rakontoj, por priesplori misterojn. Tiu filmo daŭris ĉirkaŭ ses jarojn, sed ni amuziĝis. Kaj iuj el la sama teamo, inkluzive de nia produktanto Luo Tong, ankaŭ laboris pri Sesopo.


Kiel vi unue eksciis pri la historio de la ĉinaj pasaĝeroj sur Titanic?


Steven rakontis al mi pri tio en la epoko kiam ni finis la unuan filmon. Mi komence ne estis konvinkita, ke ĝi estas la taŭga projekto por mi, kaj mi ne certis, ĉu mi povus aldoni ion novan al la historio de Titanic.


Sed mi testis la ideon ĉe amikoj, kaj surpriziĝis de tio, ke neniu sciis pri tiuj ĉinaj pasaĝeroj. Plej multaj el la aliaj pli ol 700 postvivantoj de Titanic estas tre bone dokumentitaj, kaj miloj da homoj deklaras esti iliaj konatuloj. La ĉinoj ŝajnis esti la nuraj nekonataj kaj neniu iam ajn deklaris ilin koni.




Vi certigis monrimedojn per ĉinaj sociaj retejoj -- kiel vi tion sukcesis?


Komence -- kiel ĉe plej multaj dokumentaj filmoj -- mi supozis, ke ni preferus tradician televidan elsendon, kaj ni pasigis tempon prezentante la ideon al elsendantoj en Ĉinio kaj eksterlande. Sed ĉirkaŭ du jarojn post la ekplanado -- antaŭ ol subskribi kontrakton -- nia antaŭfilmo estis afiŝita en Weibo kaj havis ĉirkaŭ 20 milionojn da spektoj dum la nokto.


Subite, ĉiuj ekparolis pri ĝi, kaj nin kontaktis kinejaj distribuistoj, kiuj pensis, ke ĝi havas potencan imprespovon por kineja eldono. Tio estis tute nova direkto por ni kaj ni tre ekscitiĝis. Sed kineja eldono estas ja brutala! Ni vere bezonas la publikon por spekti ĝin dum unua semajnfino. Se estos sufiĉe da homoj, kinejoj plilongigos prezentadon de nia filmo je unu semajno aŭ pli.


Kiel James Cameron envolviĝis en la projekto?


Steven kaj mi jam diskutis pri la eblo kontakti Cameron en la frua fazo de la projekto. Ni sciis, ke li interesiĝis pri la ĉinaj pasaĝeroj, ĉar li filmis scenon pri unu el iliaj plej dramaj spertoj; unu el la viroj iris en la akvon dum la subakviĝo, sed savis sin grimpante sur lignopecon.



La sceno estis fortranĉita de la filmo, sed ni trovis kopion de ĝi, kaj mi volis demandi Cameron, ĉu ĝi inspiris la finan scenon de Jack kaj Rose en la akvo, kun ŝi flosanta sur ligna tabulo. Tre malfrue -- dum la redaktado, fakte, nia plenuma produktanto Nick Ware trovis kontakton per advokato, kiu laboris kun Cameron. Mi retpoŝte kontaktis lin iuvespere, kaj kiam mi vekiĝis matene estis respondo de Cameron dirante, ke li scias pri nia projekto kaj volas pridiskuti ĝin.


Steven kaj mi flugis al Nov-Zelando kelkajn semajnojn poste kaj filmis intervjuon kun li tie, kie li estis laboranta pri la daŭrigo de Avatar. Li estis nekredeble helpema, demandis al ni multajn demandojn pri tio, kion ni eksciis, kaj konfirmis, ke li ĉiam estis fascinita de la historio de la ĉinaj postvivantoj.


Li ankaŭ proponis akompani nin kiel plenuma produktanto, kaj li finis helpi nin certigi rajtojn uzi bildojn de lia filmo kaj ankaŭ metis nin en kontakto kun Kate Winslet kaj Leonardo DiCaprio, kiuj ankaŭ estis nekredeble helpemaj kaj aprobis la uzon de iliaj bildoj en nia filmo.


Multaj el la posteuloj de la ĉinaj postvivantoj tute ne sciis, ke ili estis sur Titanic. Kial vi pensas, ke tiel estis?


La ĉinaj postvivantoj travivis tre malsamajn spertojn ol la aliaj postvivantoj. Ili estis la nuraj pasaĝeroj ne bonvenigitaj en Nov-Jorkon okaze de sia alveno sur la savŝipo Carpathia. Ili estis tenataj sur la ŝipo dum la nokto kaj devigitaj foriri sur kargoŝipo la sekvan tagon -- alvenoj de ĉinoj en Usonon tiutempe estis limigitaj de la Akto pri Ekskludo de Ĉinoj.



Kaj en la tagoj post la sinko, ili estis viktimoj de aparte aĉaj onidiroj -- vaste diskonigitaj de britaj kaj usonaj amaskomunikiloj -- pri tio, ke ili iel kondutis malhonore por postvivi. Ili estis akuzitaj pri sin vesti kiel virinoj (por profiti de la fama politiko "virinoj kaj infanoj unue") kaj sin kaŝi en la savboatoj (eble eĉ esti kaŝitaj pasaĝeroj sur Titanic).


Parto de nia tasko estis detale ekzameni ĉi tiujn asertojn. Ni iris ĝis rekonstruado de unu el la savboatoj en ĝiaj originaj dimensioj por klarigi la asertojn de atestantoj pri ili. Mi pensas, ke indas diri, ke tiuj onidiroj montriĝis malveraj, kaj mi promesas, ke ni neniel retenus informojn kiuj povus atesti la malon.



La rezulto estas, ke ili estis viktimoj de la tiama kontraŭaziana sinteno, diskriminacio kiu ĵus reaperis en la novaĵoj pro la movado StopAsianHate. Mi pensas, ke pro ĉiuj ĉi tiuj kialoj (pliajn detalojn pri tio ni diskutas en la filmo), multaj tiamaj ĉinaj enmigrintoj konservis siajn rakontojn por si mem.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: That's Beijing



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments