El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefo de IAEO: Ellasado de nuklepoluita akvo de Japanio ne devas damaĝi medion

| 2021-04-16
Bookmark and Share

La 14-an de aprilo en intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj Rafael Mariano Grossi, ĝenerala direktoro de Internacia Atomenergia Organizo (IAEO), diris, ke ellasado al la Pacifiko de nuklepoluita akvo de Japanio ne devas damaĝi la medion.



Li rimarkis la zorgojn de la najbaraj landoj de Japanio, kiel Ĉinio kaj la Korea Respubliko, kaj la internacia komunumo, pri la anonco de Japanio ellasi nuklepoluitan akvon en la Pacifikon. Li serioze traktis tiujn zorgojn.

Grossi diris, ke taŭga reago al tiuj zorgoj estas pliigo de travidebleco. Lia organizo kunlaboros kun Japanio laǔ preciza kaj travidebla maniero, profesie kontrolos kaj mezuros antaǔ, dum kaj post la ellaso, por ke la poluita akvo ne damaĝu la medion.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments