El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Publikigita unua numero 2021 de Unesko-Kuriero

| 2021-04-16
Bookmark and Share

La unua numero 2021 de Unesko-Kuriero, eldonita de El Popola Ĉinio kaj subtenita de la Universala Esperanto-Asocio, estis publikigita en UNESDOC antaǔ kelkaj tagoj. En ĝia traduko partoprenis 12 esperantistoj el 7 landoj.


0408 Courier_Esperanto_00.jpg


La temo de tiu numero estas Oceano: Estas tempo por turni la tajdon. Jen ĝia enhavo.

 

0408 Courier_Esperanto_02.jpg


Kiel aboni?

Ĉiu numero kostas 6.8 eŭrojn. Por abonantoj ekster Ĉinio, afranko kostas 8 eŭrojn po numero.

1. Membro de UEA, bonvolu pagi per UEA-konto (celi-p)

2. Aliaj, bonvolu pagi 66 svisajn frankojn jare (afranko inkluzivita) aŭ 132 svisajn frankojn por du jaroj al la jena bankokonto:

PostFinance, Nomo: LIU JUN

IBAN: CH98 0900 0000 3048 76172

Post via ĝiro, bonvolu informi nin ĉe lamondo@163.com

 

Kiel elŝuti?

La bitversio de tiu numero estas legebla kaj elŝutebla per jena ligilo:

http://espero.chinareports.org.cn/node_7184254.htm

 

Se vi havas interesajn opiniojn pri la artikoloj kaj volas interŝanĝi ilin kun aliaj legantoj, bonvole sendu vian artikolon al lamondo@163.com.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments