El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Mediprotektado>

Ĉinio klopodas realigi karbonan neŭtraligon antaŭ 2060

| 2021-04-16
Bookmark and Share


Xu Huaqing, direktoro de la Nacia Centro de Strategio kaj Internacia Kunlaboro pri Klimatŝanĝiĝo, diris, ke traktado al klimatŝanĝiĝo estas la komuna afero de la homaro. La celoj "ellasado de karbona dioksido atingu sian pinton antaŭ 2030 kaj neŭtraligu karbonan ellasadon antaŭ 2060" estas gravaj politikoj faritaj de la centra komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj tio rilatas al la daŭripova disvolviĝo de Ĉinio kaj konstruado de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco.

Eĉ por disvolviĝintaj landoj, realigo de la karbona neŭtraligo postulas almenaŭ 45 ĝis 70 jarojn post kiam ellasado de karbona dioksido atingas sian pinton. Kiel disvolviĝanta lando kun multaj disvolvaj malekvilibroj inter regionoj, Ĉinio devas multe fari por realigi tiujn celojn ene de 30 jaroj. Tio pruvas, ke Ĉinio plenumas sian promeson kaj laŭeble kontribuas al traktado de klimatŝanĝiĝo. Tiuj celoj montras persiston de Ĉinio pri verda disvolviĝo kun malalta ellasado de karbona dioksido, donante al la mondo fidon kaj decidon efktivigi la parizan interkonsenton.

Tiuj celoj estas la necesaj postuloj de Ĉinio por daŭripova evoluigo. Nun Ĉinio agadas por antaŭenpuŝi verdan disvolviĝon. Ĉinio klopodas por la harmonia kunekzisto de homoj kaj la naturo per efika uzo de resursoj, protektado de medio kaj rego de ellasado de forcejaj gasoj.

Redaktotro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments